|
Soneto kun partia baro.JPG | 06.10.12 15:21 | |
Bildo | 1 | |
Soneto kun partia baro
hazarde mi ekvidis baron antaŭ fenestroj ĉe Laguno ekestis partia tribuno mi sakras ĉi tiun altaron
feliĉe ni estos dimanĉe sur la insulo Sant’ Erasmo ni festos kun entuziasmo la mostajn morojn vinobranĉe
dum la hodiaŭa promeno renkontis mi grupon da poloj kaj ni parolis pri festeno
ĉar ili studis menuaĵojn konsiloj gvidis al petoloj manĝu sed ne mendu manĝaĵojn
Venecio, la 6-an de oktobro 2012 Jan Stanisław Skorupski |
www.skorupski.com |